sexta-feira, 31 de maio de 2013

EVANGELHO JOÃO CAPITULO 1 - EM ESPERANTO

João 1 
En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio.
Tiu estis en la komenco kun Dio.
CXio estigxis per li; kaj aparte de li estigxis nenio, kio estigxis.
En li estis la vivo, kaj la vivo estis la lumo de la homoj.
Kaj la lumo brilas en la mallumo, kaj la mallumo gxin ne venkis.
De Dio estis sendita viro, kies nomo estis Johano.
Tiu venis kiel atestanto, por atesti pri la lumo, por ke cxiuj per li kredu.
Li ne estis la lumo, sed li venis, por atesti pri la lumo.
Tio estis la vera lumo, kiu lumas al cxiu homo, venanta en la mondon.
Tiu estis en la mondo, kaj la mondo per li estigxis, kaj la mondo lin ne konis.
Li venis al siaj proprajxoj, kaj liaj propruloj lin ne akceptis.
Sed al cxiuj, kiuj lin akceptis, li donis la rajton farigxi filoj de Dio, al la kredantoj al lia nomo,
kiuj naskigxis nek el sango, nek el volo de karno, nek el volo de homo, sed el Dio.
Kaj la Vorto farigxis karno kaj logxis inter ni, kaj ni vidis lian gloron, gloron kvazaux de la solenaskita de la Patro, plena de graco kaj vero.
Johano atestis pri li, kaj kriis, dirante:CXi tiu estas li, pri kiu mi diris:Kiu venas post mi, tiu estas metita super mi, cxar li ekzistis pli frue ol mi.
CXar el lia pleneco ni cxiuj ricevis, kaj gracon post graco.
CXar la legxo estis donita per Moseo; la graco kaj la vero estigxis per Jesuo Kristo.
Neniu iam vidis Dion; la solenaskita Filo, kiu estas en la sino de la Patro, Lin deklaris.
Kaj jen estas la atesto de Johano, kiam la Judoj sendis al li pastrojn kaj Levidojn el Jerusalem, por demandi lin:Kiu vi estas?
Kaj li konfesis kaj ne kasxis; kaj li konfesis:Mi ne estas la Kristo.
Kaj ili demandis lin:Kio do? CXu vi estas Elija? Kaj li diris:Mi ne estas. CXu vi estas la profeto? Kaj li respondis:Ne.
Ili do diris al li:Kiu vi estas? por ke ni donu respondon al niaj sendintoj. Kion vi diras pri vi mem?
Li diris:Mi estas vocxo de krianto en la dezerto:Rektigu la vojon de la Eternulo, kiel diris la profeto Jesaja.
Kaj tiuj estis senditaj de la Fariseoj.
Kaj ili demandis lin, kaj diris al li:Kial do vi baptas, se vi ne estas la Kristo, nek Elija, nek la profeto?
Johano respondis al ili, dirante:Mi baptas per akvo; meze de vi staras tiu, kiun vi ne konas,
kiu venas post mi; la rimenon de lia sxuo mi ne estas inda malligi.
Tio okazis en Betania transe de Jordan, kie Johano baptadis.
La sekvantan tagon li vidis Jesuon venanta al li, kaj diris:Jen la SXafido de Dio, kiu forportas la pekon de la mondo!
Li estas tiu, pri kiu mi diris:Post mi venas viro, kiu estas metita super mi, cxar li ekzistis pli frue ol mi.
Kaj mi lin ne konis; sed por ke li estu montrita al Izrael, tial mi venis, baptante per akvo.
Kaj Johano atestis, dirante:Mi vidis la Spiriton malsupreniranta de la cxielo kiel kolombo, kaj gxi restis sur li.
Kaj mi lin ne konis; sed kiu sendis min por bapti per akvo, Tiu diris al mi:Sur kiun vi vidos la Spiriton malsupreniranta kaj restanta sur li, tiu estas la baptanto per la Sankta Spirito.
Kaj mi vidis, kaj atestis, ke cxi tiu estas la Filo de Dio.
Denove la sekvantan tagon staris Johano, kaj du el liaj discxiploj;
kaj rigardante Jesuon promenantan, li diris:Jen la SXafido de Dio!
Kaj la du discxiploj auxdis lin paroli, kaj sekvis Jesuon.
Kaj Jesuo sin turnis, kaj vidis ilin sekvantajn, kaj diris al ili:Kion vi sercxas? Kaj ili diris al li:Rabeno (tio estas, Majstro), kie vi logxas?
Li diris al ili:Venu, kaj vi vidos. Ili do venis, kaj vidis, kie li logxas, kaj ili restis cxe li tiun tagon; estis cxirkaux la deka horo.
Unu el la du, kiuj auxdis Johanon kaj lin sekvis, estis Andreo, la frato de Simon Petro.
Tiu unue trovis sian propran fraton Simon, kaj diris al li:Ni trovis la Mesion (tio estas, Kriston).
Li kondukis lin al Jesuo. Jesuo lin rigardis, kaj diris:Vi estas Simon, filo de Jona; vi estos nomata Kefas (tio estas, Petro).
La sekvantan tagon li volis foriri en Galileon, kaj trovis Filipon; kaj Jesuo diris al li:Sekvu min.
Filipo estis el Betsaida, la urbo de Andreo kaj Petro.
Filipo trovis Natanaelon, kaj diris al li:Ni trovis tiun, pri kiu skribis Moseo en la legxo, kaj la profetoj, Jesuon el Nazaret, filon de Jozef.
Kaj Natanael diris al li:CXu io bona povas esti el Nazaret? Filipo diris al li:Venu kaj vidu.
Jesuo vidis Natanaelon venanta al li, kaj diris pri li:Jen vera Izraelido, en kiu ne estas ruzeco!
Natanael diris al li:Per kio vi min konas? Jesuo respondis kaj diris al li:Antaux ol Filipo vin vokis, kiam vi estis sub la figarbo, mi vin vidis.
Natanael respondis kaj diris al li:Rabeno, vi estas la Filo de Dio; vi estas Regxo de Izrael!
Jesuo respondis kaj diris al li:CXu vi kredas pro tio, ke mi diris al vi:Mi vin vidis sub la figarbo? vi vidos pli grandajn aferojn ol cxi tio.
Kaj li diris al li:Vere, vere, mi diras al vi, vi vidos la cxielon malfermita kaj la angxelojn de Dio suprenirantaj kaj malsuprenirantaj sur la Filon de homo.


Nenhum comentário:

Postar um comentário